Mátyás Pribojszky
Mátyás Pribojszky | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de junio 1931 en Okány | |
Morto | 17-an de oktobro 2014 (83-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Eszter Petrozsényi (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mátyás Pribojszky [mAtjAŝ pribojski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pribojszky Mátyás estis hungara citristo, orkestrestro, verkisto.
Mátyás Pribojszky[1] naskiĝis la 24-an de julio 1931 en Okány, li mortis la 17-an de oktobro 2014.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pri lernojaroj de Mátyás Pribojszky mankas informoj, nur estas sciata, ke li studis teknologion, poste li estis maŝinisto pri turbinoj en la industrio 2 jardekojn. Li estis memlernanto pri muziko kaj citro. Li evoluis novan teknikon, anstataŭ plumo li senpere tuŝis la kordojn. Li prezentis ĝin kun sukcesoj en popolmuzika festivalo en Kecskemét en 1969. Pro la sukcesoj li libertempe instruis citroludon, krome li prezentis ne nur popolmuzikon, krome ankaŭ klasikan muzikon ekde la 1980-aj jaroj. En 1972 li estis nomumita profesia citristo, la unua en Hungario. En 1981 li fondis citristan klubon, kiun li gvidis ĝis 1993. Li faris koncertojn ankaŭ en Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Japanio. En la 1980-aj jaroj li prezentis sin, kiel verkisto. En 1983 li fondis citrorkestron, la unuan en Hungario. Post 3 jaroj la orkestro ricevis la ĉefpremion en monda festivalo en Logroño. En 2005 li translokiĝis al Tata (Hungario). Li ricevis 2 premiojn en 2001 kaj 2014. Li havis edzinon.
Elektitaj muzikaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Citera-iskola: kezdők részére (Citrolernejo por komencantoj)
- A citeramozgalomról (Pri movado de citristoj, 1982)
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Csoda Józsefvárosban (novelaro, 1995)
- Zendülés New Hungárián (noveloj, romanetoj, 1997)
- Mesék a mából (2007)
- Menedék (2014)
- Gondolatunió (2016)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-27. Alirita 2019-07-27.